[Unicode]  Kio estas Unikodo? Home | Site Map | Search
 

Kio estas Unikodo?

Unikodo provizas unikan numeron por ĉiu signo,
sendepende de platformo,
sendepende de programo,
sendepende de lingvo.

Funde, komputiloj komprenas nur numerojn. Ili traktas literojn kaj aliajn signojn numere per la asignitaj kodonoj. Antaŭ la invento de Unikodo, ekzistis kelkcent malsamaj kodpaĝoj el tiaj numeroj. Neniu sola kodpaĝo povus ampleksi sufiĉe da signoj: ekzemple, la Eŭropa Unio bezonas diversajn kodpaĝojn por ĉiuj siaj lingvoj. Eĉ se temas pri nur unu sola lingvo kiel la Angla, ne ekzistis kodpaĝo adekvata por ĉiuj ĝiaj literoj, interpunkcioj, kaj teknikaj simboloj ofte uzataj.

Aldone, tiuj kodpaĝoj konfliktas unu la aliajn. Tio estas, du kodpaĝoj povas utiligi la saman kodonon por du malsamaj signoj, aŭ uzi malsamajn numerojn por la sama signo. Ĉiuj komputiloj (plej notinde la serviloj) bezonas subteni multajn malsamajn kodpaĝojn; sed tamen kiam datumoj fluas inter malsamaj kodpaĝoj aŭ platformoj, tiam tiuj datumoj ĉiam riskas koruptiĝon.

Unikodo ŝanĝas ĉion ĉi!

Unikodo difinas unikan numeron por ĉiu ajn signo, sendepende de kaj platformo kaj programo kaj lingvo. La Unikodan Normon jam alprenis pint-firmaoj kiel Apple, HP, IBM, JustSystem, Microsoft, Oracle, SAP, Sun, Sybase, Unisys kaj multaj aliaj. Unikodo estas postulata de modernaj normoj kiel XML, Java, ECMAScript (JavaScript), LDAP, CORBA 3.0, WML, k.t.p., kaj estas la oficiala efektivig-maniero por ISO/IEC 10646. Ĝi subteniĝas de multaj operaciumoj, ĉiuj modernaj kroziloj, kaj multaj aliaj varoj. La ekapero de la Unikoda Normo, kaj la havebleco de iloj kiuj ĝin subtenas, estas inter la plej rimarkindaj faktoj en la softvara teknologio kaj ties internaciiĝo.

Enkorpigo de Unidoko en klientan-servilan aŭ mult-tavolan aplikaĵojn kaj TTT-ejojn donas kost-ŝparegojn kompare kun uzo de la tradiciaj kodpaĝoj. Unikodo ebligas al sola programo aŭ retejo celi plurajn platformojn, lingvojn, kaj landojn sen bezono reinĝenieriĝi. Ĝi permesas datuman transportadon tra multaj diversaj sistemoj senkoruptiĝe.

Pri la Unikoda Konsorcio

La Unikoda Konsorcio estas neprofitcela organizo fondita kun celoj de evoluo, etendo kaj promocio de la Unikoda Normo, normo specifanta la prezentadon de tekstoj en modernaj softvaroj. Membreco en la konsorcio ampleksas larĝe tra la gamo de korporacioj kaj organizoj en la komputila kaj informtrakta industrioj. La konsorcio finance subteniĝas nur tra anecaj kotizoj. Membreco en la Unikoda Konsorcio haveblas ie ajn en la mondo al organizoj kaj individuoj kiuj subtenas la Unikodan Normon kaj volas helpi ties disvolviĝon kaj realiĝon.

Por pli da informoj, vidu la Terminaron, Teknikan enkondukon kaj Utilajn rimedojn.

Esperanto translation by Aaron Irvine